Tuesday, December 6, 2011

VJETNAMA DIPLOMATO HELPOS AL ESPERANTISTOJ EN VAŜINGTONO FESTI LA NASKIĜON DE ZAMENHOF

Saluton al geamikoj de Esperanto!  Vi estas kore invitataj al nia bankedo por honori Esperanton kaj ĝian fondinton, Ludovikon Lazaron Zamenhof:

DATO:  Vendredon, 9. Decembro 2011

TEMPO:  La 7-a horo ptm

LOKO:  Restoracio “Burma,” 740 Sixth Street, NW, iomede sude de H- Strato; 2-a etaĝo), ĉina kvartalo.

PREZO:  Nur $20 po persono, inkluzive de imposto kaj trinkmono – oni ne povas ĝui pli bonan prezon por luksa bankedo en Vaŝingtono!  Ĉi tiu multplada birma vesper­manĝo inkluzivas aperivitivojn kaj vastan elekton de aziaj frandaĵoj kiel ĉefpladojn.  (Biero kaj vino estas kromkotizaj.)  Se vi ankoraŭ ne provis ĉi tiun frandindan kuirarton, demandu al iu esperantista amiko kiu ja spertis ĝin, kaj poste certigu ke vi mem ĝuu la plezuron!


PROGRAMO:  HAI NGUYEN, ĉefo de la politika fako de la Ambasado de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio, parolos pri Esperanto en Vjetnamio.
La kunteksto de la vizito estas la UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, kiu okazos en Hanojo venontan someron – la unua tia evento en Vjetnamio. 


BONVOLE SCIIGI Jim Ryan telefone (703-445-7008 aŭ 703-395-0036) aŭ retpoŝte (quillpower@verizon.net) ĉu vi venos aŭ ne.  Tiuj vi kiuj plej ofte venas, mi precipe petas vin sciigi min kiel eble plej ofte ĉu vi venos aŭ ne.

No comments:

Post a Comment