Tuesday, December 6, 2011

VJETNAMA DIPLOMATO HELPOS AL ESPERANTISTOJ EN VAŜINGTONO FESTI LA NASKIĜON DE ZAMENHOF

Saluton al geamikoj de Esperanto!  Vi estas kore invitataj al nia bankedo por honori Esperanton kaj ĝian fondinton, Ludovikon Lazaron Zamenhof:

DATO:  Vendredon, 9. Decembro 2011

TEMPO:  La 7-a horo ptm

LOKO:  Restoracio “Burma,” 740 Sixth Street, NW, iomede sude de H- Strato; 2-a etaĝo), ĉina kvartalo.

PREZO:  Nur $20 po persono, inkluzive de imposto kaj trinkmono – oni ne povas ĝui pli bonan prezon por luksa bankedo en Vaŝingtono!  Ĉi tiu multplada birma vesper­manĝo inkluzivas aperivitivojn kaj vastan elekton de aziaj frandaĵoj kiel ĉefpladojn.  (Biero kaj vino estas kromkotizaj.)  Se vi ankoraŭ ne provis ĉi tiun frandindan kuirarton, demandu al iu esperantista amiko kiu ja spertis ĝin, kaj poste certigu ke vi mem ĝuu la plezuron!


PROGRAMO:  HAI NGUYEN, ĉefo de la politika fako de la Ambasado de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio, parolos pri Esperanto en Vjetnamio.
La kunteksto de la vizito estas la UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO, kiu okazos en Hanojo venontan someron – la unua tia evento en Vjetnamio. 


BONVOLE SCIIGI Jim Ryan telefone (703-445-7008 aŭ 703-395-0036) aŭ retpoŝte (quillpower@verizon.net) ĉu vi venos aŭ ne.  Tiuj vi kiuj plej ofte venas, mi precipe petas vin sciigi min kiel eble plej ofte ĉu vi venos aŭ ne.

VIETNAMESE DIPLOMAT TO HELP WASHINGTON ESPERANTISTS CELEBRATE ZAMENHOF’S BIRTH

ESPERANTO SOCIETY OF WASHINGTON
VIETNAMESE DIPLOMAT TO HELP
WASHINGTON ESPERANTISTS CELEBRATE
ZAMENHOF’S BIRTH

Greetings to friends of Esperanto!  You are cordially invited to our banquet to honor Esperanto and its founder, Ludovic Lazar Zamenhof:

DATE:  Friday, December 9, 2011

TIME:  7:00 PM

PLACE:  Burma Restaurant, 740 Sixth Street, NW, just south of H Street, 2nd floor), Chinatown.

PRICE:  Just $20 per person, including tax and tip – you can’t beat that price for a sumptuous banquet in Washington!  This full-course Burmese meal includes appetizers and wide selection of Asian delicacies as entrées.  (Beer and wine extra.)  If you haven’t tried this delectable cuisine, ask your Esperantist friends who have, and then make sure you enjoy this pleasure yourself!


PROGRAM:  HAI NGUYEN, chief of the political section of the Embassy of the Socialist Republic of Vietnam, will speak on Esperanto in Vietnam.


The context for the visit is the WORLD ESPERANTO CONGRESS OF 2012, which will take place in Hanoi next summer – the first-ever such event in Vietnam. 


Of course we will also enjoy Esperanto poetry, songs, news and conversation.  Everyone is encouraged to bring his or her own contributions to the program. 


PLEASE RSVP, as soon as possible, whether you plan to come or not to Jim Ryan via phone (703-445-7008 or 703-395-0036) or e-mail (quillpower@verizon.net).  Those of you who usually attend are especially requested to confirm your attendance or send regrets so we can inform the restaurant.  

Friday, November 25, 2011

Venonta Kafkuniĝo--Next Esperanto Coffee Meetup

Come to our next Esperanto coffee & conversation get-together!

We'll meet Sunday, November 27, at 2:00 pm, at Cosi, 301 Pennsylvania Ave, SE (SE corner of 3rd & Pennsylvania, SE), Capitol Hill, on the second floor. Look for the small Esperanto flag.

Beginners and intermediate speakers welcome. Bring anything you wish to study and/or discuss.

As always, all things Esperanto are welcome for discussion.

There are many of you who have expressed interest but haven't visited us yet. Please come and get acquainted!

Please let us know if you'll probably come.

*****************

Venu al nia venonta Esperanta kaf- kaj konversacia kuniĝo!

Ni kunvenu dimanĉon, 27. novembro, je la 2-a ptm, kafejo Cosi, 301 Pennsylvania Ave, SE (ĉe la sudorienta angulo de 3rd & Pennsylvania, SE), Kapitola Monteto, Vaŝintono, dua etaĝo. Serĉu la esperantan flageton.

Komencantoj kaj progresintoj bonvenas. Kunprenu ion ajn kion vi volas diskuti.

Kiel ĉiam, ĉiuj esperantaĵoj estas bonvenaj por diskutado.

Estas multaj de vi kiuj esprimis intereson sed ankoraŭ ne vizitis nin. Bonvolu veni kaj konatiĝi!

Bonvolu sciigi nin ĉu vi kredeble venos.

Tuesday, May 10, 2011

Esperanto Kafkuniĝo--Esperanto Coffee Meetup

Saluton! Ni havos nian venontan Esperanto-kafkuniĝon dimanĉe, la 15-an de majo en Cosi Capitol Hill 301 Pennsylvania Ave SE Washington, DC 20003, je la dua posttagmeze. Kiel kutime estas malferma afero, ni povas diskuti ion ajn, kion la ĉeestantoj volas.

Hi! We'll have our next Esperanto Coffee Meetup on Sunday May 15th at Cosi Capitol Hill, 301 Pennsylvania Ave SE Washington, DC 20003 at 2:00 PM. As usual it is open...we can discuss anything you want and practice our language.

Sunday, April 10, 2011

Nia Venonta Kafkuniĝo la 17-an de aprilo--Next Coffee Meetup April 17th

Mi nur volis anonci nian venontan Esperanto-kafkuniĝon, ĝi estos venontdimanĉe, la 17-an de aprilo, je la 2-a posttagmeze ĉe Cosi Capitol Hill 301 Pennsylvania Ave SE Washington, DC. Tio estos nia tipika kaj malferma renkontiĝo--ĉiuj bonvenas kiuj volas praktiki la internacian lingvon!
-----------------------------------------------------
I just wanted to announce our next Esperanto coffee meetup, it will be next Sunday April 17th, at 2:00 PM at Cosi Capitol Hill 301 Pennsylvania Ave SE Washington, DC. That will be our typical and open meeting--everybody is welcome who wants to practice the International Language!

Tuesday, April 5, 2011

Literatura Diskutrondo la 10-an de aprilo

Mi nur volis rememorigi al vi pri la venonta literatura diskutrondo dimanĉe la dekan de aprilo je la dua posttagmeze.  Tio estos en la kutima loko en Cosi Capitol Hill (301 Pennsylvania Ave SE Washington, DC).  Ni diskutos la jenajn skribaĵojn de la hispana verkisto Jorge Camacho, laŭ la plano de Ralph:

Monday, March 14, 2011

Nia Venonta Kafkuniĝo la 27-an de marto--Next Coffee Meetup March 27

Ni havos nian venontan kafkuniĝon dimanche, la 27-an de marto, je la 2-a
posttagmeze en Cosi Capitol Hill. Neniu speciala plano, ni povas diskuti ĉion
ajn, kion vi volas. Ni esperas vidi vin tie!
-----------------------------------------
We'll have our next coffee get-together on Sunday March 27th at 2:00 PM at Cosi Capitol Hill. No special plan in particular, we can talk about anything you want.Hope to see you there!

Thursday, March 10, 2011

Memorante la 100-an datrevenon de la vizito de la kreinto de Esperanto

En majo 2010, la usona nacia Esperanto-Kongreso okazis apud Vaŝingtono, DK, la usona ĉefurbo. Tio ankaŭ estis la centjara datreveno de la UK en Vaŝingtono, DK en la jaro 1910, kiam Zamenhof vizitis nian urbon. Sube, vi vidos Esperantlingvan tradukon de tiu anglalingva intervuo kaj raporto sur Nacia Publika Radio, la usona publika radio-reto. Harold Goodman helpis aranĝi tiun ĉi intervuon kaj raporton kaj ankaŭ donis materialojn por helpi al ĝia produktado. Jen la sondosiero de la originala anglalingva intervuo:

http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=127118219

Kaj jen la teksto de ĝi:

http://www.npr.org/templates/transcript/transcript.php?storyId=127118219

In May 2010, the US National Esperanto Kongress happened next to Washington, DC, the capital of the USA. That was also the 100-year anniversary of the Universal Congress of Esperanto in Washington, DC in the year 1910, when Zamenhof visited our city. Below, you will see the Esperanto translation of that English-language interview and report on National Public Radio, the US public radio network. Harold Goodman helped to arrange this interview and report and also provided materials to help with its production. Here is the sound file of the original English-language interview:

http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=127118219

And here is the transcription:

http://www.npr.org/templates/transcript/transcript.php?storyId=127118219
-----------------------------------------------------------------------------------------------
(Tradukita Esperanten de Jim Ryan)
MELISSA BLOCK, gastiganto:

Alia orienteŭropano kiu havis bonegan vortuzon estas salutota tie ĉi en Usono ĉi-semajnfine. Lia nomo estis L.L. Zamenhof, kaj li inventis la lingvon Esperanto en la 1880-aj jaroj. Oni atendas ke proksimume 150 homoj ĉeestos la usonan Esperanto-kongreson en Betesda, Marilando (Bethesda, Maryland), tuj apud Vaŝingtono, DK, la usona ĉefurbo. Ili festos la 100-jaran datrevenon de la parolado de Zamenhof al la Esperanto-kongreso de 1910.

Tiam, kiel Art Silverman (raportisto ĉe Nacia Publika Radio) diras al ni, lia vizito al Vaŝintono atingis jxurnalajn fraplinio

ART SILVERMAN: Zamenhof volis ponti lingvojn, por promocii mondpacon. Li kunigis
partojn de kelkaj eŭropaj lingvoj, faciligante gramatikon kaj sintakson.

Sinjoro L.L. ZAMENHOF (Kreinto de Esperanto): (Parolas Esperanton)

SILVERMAN: Jen Zamenhof en 1910, la jaro dum kiu li faris sian unusolan viziton al Usono. Ses jardekojn poste en Bufalo, Novjorko, gimnazia lernanto Ralph Dumain memstare lernis Esperanton kaprice. Hodiaŭ, Dumain estas amatora historiisto de la lingvo. Li diras ke kiam Zamenhof venis al Vaŝingtono antaŭ 100 jaroj, tio estis granda novaĵo.

Sinroro RALPH DUMAIN: Reklamoj por la dramo de Ŝekspiro "As You Like It (Esperante "Kiel Plaĉas al Vi") en Esperanto en la teatro-paĝo; estis ankaŭ Esperantlingva basballudo, dum kiu oni donis, mi supozas, la regulojn por basbalo en Esperanto. La titolo de unu raporto estis: “Esperanto-Estro Svenas Pro Tro da Laboro,” kaj el tio konsistis du tagoj da novaĵkolumnoj.

SILVERMAN: Tiam, diras Dumain, la mondo estis preta akcepti konstruitan lingvon kiel tutsimple nur alian homfaritan miraklon.

Sinjoro DUMAIN: La fonografa disko, la kinejoj, la aŭtomobilo, la aviadilo; ĉiuj aferoj tiam estis ŝanĝiĝantaj. Kaj Esperanto, en iu senco, povus esti vidata de kelkaj kiel ia nova antaŭsigno de la tipo de la nova mondo, kiun oni tiam estis ekeniranta.

SILVERMAN: La kongreso en la jaro 1910 estis la plej alta punkto, kiun Esperanto atingis, sed ĝi neniam malaperis. Post la unua mondmilito, radioprogramoj elsendis la lingvon, kaj parolantoj en la Ligo de Nacioj uzis ĝin. En la 1920-aj jaroj, verkistoj kaj poetoj skribis en Esperanto, kaj antaŭ proksimume duonjarcento, Esperanto eĉ atingis la ekranojn de kinejoj.

(Reklamo)
Neidentigita Viro: "Incubus", kun la aktoro William Shatner, estas la sola filmo tute farita en la artefarita lingvo Esperanto.
(Iomete da la sono de la filmo, "Incubus")
Sinjoro WILLIAM SHATNER (Aktoro): (kiel la karaktero Marko) (Esperanto
parolata)

SILVERMAN: Estas sufiĉe facila afero moki Esperanton, sed James Ryan, prezidanto
de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, diras ke fari tion estas malĝuste malaltetaksi la atingon de Zamenhof.

Sinjoro JAMES RYAN (prezidanto, Esperanto-Societo de Vaŝingtono): La originala celo de Zamenhof estis herkula. Tio estas kvazaŭ kiel diri ke mi konstruos la plej grandan ĉielo­skrapanton en la mondo, kaj konstrui tre belan kaj grandan ĉieloskrapanton, kaj poste homoj mokas, ĉar ĝi ankoraŭ ne atingis la lunon.

SILVERMAN: Ĉi-semajnfine, ĝi almenaŭ atingos Betesdon, Marilando, kie la Nacia Usona Esperanto-Kongreso okazos.
Art Silverman, NPR-Novaĵoj.

Saturday, March 5, 2011

Literatura rondo la 13-an de marto: Baldur Ragnarsson--Literature Circle March 13th: Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson, unu el la plej eminentaj esperantistaj poetoj aperintaj post la dua mondmilito, estis proponita de la Esperantlingva Verkista Asocio por la Nobelpremio pri Literaturo.

Ĉe nia literatura rondo dimanĉon, la 13an de marto, je la 2a ptm, ĉe Cosi's proksime de la Parlamenta Biblioteko, ni diskutos laŭeble la jenajn poemojn:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX
La simbolo = Ŝtupoj, Tria, III
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
"Nerimarkitaj Herboj
" (el Esploroj) / "Unsung Leaves" tradukita ankaŭ anglen de E. James Lieberman.
------------------------------------------------------------------------------------------

Baldur Ragnarsson, one of the most eminent Esperanto poets since World War II, has been nominated by the Esperanto Authors' Association for the Nobel Prize for Literature.
At our literature circle on March 13th at 2:00 PM, at Cosi's near the Library of Congress, we'll discuss as many of the following poems as possible:
La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX

La simbolo
= Ŝtupoj, Tria, III
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
"Nerimarkitaj Herboj
" (el Esploroj) / "Unsung Leaves" also with an English translation by E. James Lieberman. This last one is good for beginners because it is also available in English.