Monday, March 14, 2011

Nia Venonta Kafkuniĝo la 27-an de marto--Next Coffee Meetup March 27

Ni havos nian venontan kafkuniĝon dimanche, la 27-an de marto, je la 2-a
posttagmeze en Cosi Capitol Hill. Neniu speciala plano, ni povas diskuti ĉion
ajn, kion vi volas. Ni esperas vidi vin tie!
-----------------------------------------
We'll have our next coffee get-together on Sunday March 27th at 2:00 PM at Cosi Capitol Hill. No special plan in particular, we can talk about anything you want.Hope to see you there!

Thursday, March 10, 2011

Memorante la 100-an datrevenon de la vizito de la kreinto de Esperanto

En majo 2010, la usona nacia Esperanto-Kongreso okazis apud Vaŝingtono, DK, la usona ĉefurbo. Tio ankaŭ estis la centjara datreveno de la UK en Vaŝingtono, DK en la jaro 1910, kiam Zamenhof vizitis nian urbon. Sube, vi vidos Esperantlingvan tradukon de tiu anglalingva intervuo kaj raporto sur Nacia Publika Radio, la usona publika radio-reto. Harold Goodman helpis aranĝi tiun ĉi intervuon kaj raporton kaj ankaŭ donis materialojn por helpi al ĝia produktado. Jen la sondosiero de la originala anglalingva intervuo:

http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=127118219

Kaj jen la teksto de ĝi:

http://www.npr.org/templates/transcript/transcript.php?storyId=127118219

In May 2010, the US National Esperanto Kongress happened next to Washington, DC, the capital of the USA. That was also the 100-year anniversary of the Universal Congress of Esperanto in Washington, DC in the year 1910, when Zamenhof visited our city. Below, you will see the Esperanto translation of that English-language interview and report on National Public Radio, the US public radio network. Harold Goodman helped to arrange this interview and report and also provided materials to help with its production. Here is the sound file of the original English-language interview:

http://www.npr.org/templates/story/story.php?storyId=127118219

And here is the transcription:

http://www.npr.org/templates/transcript/transcript.php?storyId=127118219
-----------------------------------------------------------------------------------------------
(Tradukita Esperanten de Jim Ryan)
MELISSA BLOCK, gastiganto:

Alia orienteŭropano kiu havis bonegan vortuzon estas salutota tie ĉi en Usono ĉi-semajnfine. Lia nomo estis L.L. Zamenhof, kaj li inventis la lingvon Esperanto en la 1880-aj jaroj. Oni atendas ke proksimume 150 homoj ĉeestos la usonan Esperanto-kongreson en Betesda, Marilando (Bethesda, Maryland), tuj apud Vaŝingtono, DK, la usona ĉefurbo. Ili festos la 100-jaran datrevenon de la parolado de Zamenhof al la Esperanto-kongreso de 1910.

Tiam, kiel Art Silverman (raportisto ĉe Nacia Publika Radio) diras al ni, lia vizito al Vaŝintono atingis jxurnalajn fraplinio

ART SILVERMAN: Zamenhof volis ponti lingvojn, por promocii mondpacon. Li kunigis
partojn de kelkaj eŭropaj lingvoj, faciligante gramatikon kaj sintakson.

Sinjoro L.L. ZAMENHOF (Kreinto de Esperanto): (Parolas Esperanton)

SILVERMAN: Jen Zamenhof en 1910, la jaro dum kiu li faris sian unusolan viziton al Usono. Ses jardekojn poste en Bufalo, Novjorko, gimnazia lernanto Ralph Dumain memstare lernis Esperanton kaprice. Hodiaŭ, Dumain estas amatora historiisto de la lingvo. Li diras ke kiam Zamenhof venis al Vaŝingtono antaŭ 100 jaroj, tio estis granda novaĵo.

Sinroro RALPH DUMAIN: Reklamoj por la dramo de Ŝekspiro "As You Like It (Esperante "Kiel Plaĉas al Vi") en Esperanto en la teatro-paĝo; estis ankaŭ Esperantlingva basballudo, dum kiu oni donis, mi supozas, la regulojn por basbalo en Esperanto. La titolo de unu raporto estis: “Esperanto-Estro Svenas Pro Tro da Laboro,” kaj el tio konsistis du tagoj da novaĵkolumnoj.

SILVERMAN: Tiam, diras Dumain, la mondo estis preta akcepti konstruitan lingvon kiel tutsimple nur alian homfaritan miraklon.

Sinjoro DUMAIN: La fonografa disko, la kinejoj, la aŭtomobilo, la aviadilo; ĉiuj aferoj tiam estis ŝanĝiĝantaj. Kaj Esperanto, en iu senco, povus esti vidata de kelkaj kiel ia nova antaŭsigno de la tipo de la nova mondo, kiun oni tiam estis ekeniranta.

SILVERMAN: La kongreso en la jaro 1910 estis la plej alta punkto, kiun Esperanto atingis, sed ĝi neniam malaperis. Post la unua mondmilito, radioprogramoj elsendis la lingvon, kaj parolantoj en la Ligo de Nacioj uzis ĝin. En la 1920-aj jaroj, verkistoj kaj poetoj skribis en Esperanto, kaj antaŭ proksimume duonjarcento, Esperanto eĉ atingis la ekranojn de kinejoj.

(Reklamo)
Neidentigita Viro: "Incubus", kun la aktoro William Shatner, estas la sola filmo tute farita en la artefarita lingvo Esperanto.
(Iomete da la sono de la filmo, "Incubus")
Sinjoro WILLIAM SHATNER (Aktoro): (kiel la karaktero Marko) (Esperanto
parolata)

SILVERMAN: Estas sufiĉe facila afero moki Esperanton, sed James Ryan, prezidanto
de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, diras ke fari tion estas malĝuste malaltetaksi la atingon de Zamenhof.

Sinjoro JAMES RYAN (prezidanto, Esperanto-Societo de Vaŝingtono): La originala celo de Zamenhof estis herkula. Tio estas kvazaŭ kiel diri ke mi konstruos la plej grandan ĉielo­skrapanton en la mondo, kaj konstrui tre belan kaj grandan ĉieloskrapanton, kaj poste homoj mokas, ĉar ĝi ankoraŭ ne atingis la lunon.

SILVERMAN: Ĉi-semajnfine, ĝi almenaŭ atingos Betesdon, Marilando, kie la Nacia Usona Esperanto-Kongreso okazos.
Art Silverman, NPR-Novaĵoj.

Saturday, March 5, 2011

Literatura rondo la 13-an de marto: Baldur Ragnarsson--Literature Circle March 13th: Baldur Ragnarsson

Baldur Ragnarsson, unu el la plej eminentaj esperantistaj poetoj aperintaj post la dua mondmilito, estis proponita de la Esperantlingva Verkista Asocio por la Nobelpremio pri Literaturo.

Ĉe nia literatura rondo dimanĉon, la 13an de marto, je la 2a ptm, ĉe Cosi's proksime de la Parlamenta Biblioteko, ni diskutos laŭeble la jenajn poemojn:

La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX
La simbolo = Ŝtupoj, Tria, III
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
"Nerimarkitaj Herboj
" (el Esploroj) / "Unsung Leaves" tradukita ankaŭ anglen de E. James Lieberman.
------------------------------------------------------------------------------------------

Baldur Ragnarsson, one of the most eminent Esperanto poets since World War II, has been nominated by the Esperanto Authors' Association for the Nobel Prize for Literature.
At our literature circle on March 13th at 2:00 PM, at Cosi's near the Library of Congress, we'll discuss as many of the following poems as possible:
La filozofio = Ŝtupoj, Unua, XX

La simbolo
= Ŝtupoj, Tria, III
La insulo de l' poeto = Ŝtupoj, Unua, XIX
"Nerimarkitaj Herboj
" (el Esploroj) / "Unsung Leaves" also with an English translation by E. James Lieberman. This last one is good for beginners because it is also available in English.